====== Tri Stratoj ====== //W. Auld & N. Kalma// //Kantas [[Kajto]]// ===== Teksto ===== Cxe Strato de l'Foko mi trovis knabinon Mi trovis knabinon cxe Strato de l'Fok' Kaj min sxi brakumis kaj premis sur sinon Kaj tiel la fisxon trapikis la hok' Ej-la! Ej-la! fisxo kaptita Ej-la! Ej-la! turnigxu kapstan' Virin' estas bela, virin estas spita Maristo edzigxas laux vol' de Satan' Cxe Strato de l'Vento mi trovis tavernon Mi trovis tavernon cxe Strato de l'Vent' Mi versis cisternon en mian internon Por kio krom tio valoras argxent' Ej-la! Ej-la! drinku abunde Ej-la! Ej-la! turnigxu kapstan' Ja drinku dimancxe, soifos vi lunde Kaj rumon ne donos al vi kapitan' Cxe Strato de l'Jaro mi trovis postenon Mi trovis postenon cxe Strato de l'Jar' Post unu monato mi nuptis sirenon Tre baldaux denove mi velis sur mar' Ej-la! Ej-la! kara sireno Ej-la! Ej-la! turnigxu kapstan' Sur maro mi havas malpli da cxagreno Tro pika la lango, tro peza la man' {{tag>litero_t kanto}}