====== Tridek Tri Bovinoj ====== ^Teksto|[[http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%9D%D0%B0%D1%83%D0%BC_%D0%9E%D0%BB%D0%B5%D0%B2|Naum OLEV]]| ^Muziko|[[http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%94%D1%83%D0%BD%D0%B0%D0%B5%D0%B2%D1%81%D0%BA%D0%B8%D0%B9,_%D0%9C%D0%B0%D0%BA%D1%81%D0%B8%D0%BC_%D0%98%D1%81%D0%B0%D0%B0%D0%BA%D0%BE%D0%B2%D0%B8%D1%87|Maksim DUNAJEVSKIJ]]| ^E-teksto|[[Pauxlo MOJXAJEV]]| Kanto el la filmo "Meri Poppins, gxis revido!" ===== Teksto ===== {{ youtube>IjYHV3GVLkY}} Meze de urbego ia Sen ecx plej malgranda plant' Logxis la poet' genia, Inspirplena vers-rimant'. Cxion rimis li kaj fine Lin lacigis poezi', Kaj somere en kamparon, Por plenumi san-riparon Estis forsendita li. //Refreno:// >Tridek tri bovinoj, >Tridek tri bovinoj, >Tridek tri bovinoj - >Nova vers-redakt'! >Tridek tri bovinoj - >Venis vers' al fino >Fresxa, kvazaux jxus melkita lakt'! Vekigxadis li tre frue - Je la kvina sen erar', Kaj versajxojn novajn flue Prezentadis al bovar'. Fine de somero suna Ege kreskis la poet' - Ja severa lakt-dieto Tre utilas por poeto, Se li estas nur knabet'! >//Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== * {{youtube>link:LBmqQiTTgWk|Alia filmeto kun fragmento el la originala filmo}} * [[IMDB>tt0085932]] - Filmo "Meri Poppins, do svidaniya" cxe IMDb {{tag>litero_t kanto rusa filmo e-sona_filmo}}