====== Trifoli´ ĉe l´ montfino ====== ^Originala titolo|[[Pod mostom ďatelina]]| ^Muziko|[[slovaka popolkanto]]| ^Esperanta teksto|[[Ján Valašťan DOLINSKÝ]]| ===== Teksto ===== Trifoli’ ĉe l’ montfino, ĝin falĉis Katarino, dorsvalizon ŝi plenigis, ŝafgardistoj ŝin haltigis. „Haltu, ho, Katarino, trifoli´ ĉe l’ montfino estas nia, estas nia, tuta kampo trifolia. Ho, donu la valizon, aŭ al ni ĉiuj kison!“ „Kison mi ne povas doni, kion pri mi dirus oni?“ „Neniu ion diros, sed ĉiuj vin admiros, kaj vin laŭdos tute certe, ke vi agis tiel lerte.“ {{tag>kanto litero_t popolkanto slovaka}}