====== Trista Maristo ====== //Kantas [[Kajto]], teksto de J. DUIJS, muziko de Nanne KALMA.// ===== Teksto ===== Al mia kara kutimis mi reveni kaj sur la maro sopiris nur al sxi. Sed post reveno kun nekutima mien' sxi simple diris: ne estos mi por vi. Mia koro sxiprompigxis, sencele vagas ien ajn, kiel letero en botelo, sed vojagxem' nur estas sxajn'. Nun sur la sxipo pripensas mi l' aferon. La horizonto grandigas la mizeron. Por mi la maro profunda kaj terura similas vere al malpleneco kora. Forlasis min vi por cxiam nun perdita, krevis la koro kruele turmentita, kaj mian vivon mi donas al la maro, por ke silentu tro akra korplorado. Mia koro sxiprompigxis, sencele vagas ien ajn, kiel letero en botelo, sed vojagxem' nur estas sxajn'. En la botelo, en kiu estis brando, kiun mi trinkis nur por mildigi min, estas letero plenplena je deziro kaj lasta vorto. Ho, kara, trovu gxin. Mia koro sxiprompigxis, sencele vagas ien ajn, kiel letero en botelo, sed vojagxem' nur estas sxajn'. Mia koro sxiprompigxis, sencele vagas ien ajn, kiel letero en botelo, sed vojagxem' nur estas sxajn'. {{tag>litero_t kanto}}