====== Trista, sola ====== Origina titolo: **Triste, sola** ===== Teksto ===== Gxis la, gxis la, gxis la, barcelona urbeg', kie kun iluzi' mi studadis dum temp'. //Gxis la, Universitat', la horlogxon mi ne auxdos plu.// (2-foje) La stratoj estas malsekaj, kaj sxajnas ke pluvis jxus, pluvis jxus, estas larmoj de knabino pro amo perdita nun. //Trista, sola, sola restas la lernejo, trista, plorema, restas Universitat'. Kaj la libroj, kaj la libroj pruntlasitaj en la "monto", en la "monto de Piec'"// Vi memoru kion ja mi diris sub argxenta lumec' de la luno, mi ne povas ami pli ol unu, tiu unu, ameg', estas vi. {{tag>kanto litero_t hispana}}