====== Trista Soleco ====== ^Teksto|Geraldo Mattos| ^Muziko|Flávio Fonseca| ===== Teksto ===== Sola, kiel roko meze de maro, kiun nur vizitas ĝemoj de ondoj kaj al kies blekoj mankas respondoj: granda soleco! Sola, kiel ombrodona oazo, kiun ni, trovinte akvon kaj frukton lasas kaj sopire reas en lukton: sankta soleco! Sola, muta inter multo da homoj, kiuj ne perceptas vian torturon kaj decidis puŝi vin en plezuron: trista soleco! (registrita en la albumo "Simbiozo", de Flávio Fonseca kaj Geraldo Mattos: Brazila E-Ligo, 2002) {{tag>litero_t kanto}}