====== Tuj kison de vi ====== ^Muziko|[[Gijom' ARMIDE]]| ^Esperanta teksto|[[Gijom' ARMIDE]]| ===== Teksto ===== Vi kiun mi vane provas envulti Vi kiu ververe igas stulti Vagi pretervoje, vinaĉojn engluti Ve ĉu vi tute ne vi- -Das mian amon por vi? Ĉu vi? Mi ĉiumomente miras pro l' miraĝ' De la mildaspekto de via vizaĝ' Ama mieno malbenita avantaĝ' Movu la manon al mi Se vi ne estas nur mi- -stikaĵ'! //Rekantaĵo:// >Mi bezonas gajni viajn rigardojn >Atentu, ke ili de mi ne deviu >Mi bezonas fali en vian varmon >Mi volas tuj kison de vi >Huhu! Ni neniam plu serĉadus la nordon Se vi volus blovi la ĝustan vorton De l' malvarmo mi ne plu sentus la mordon Ĉu ni do spertos neni- -El iom da harmoni' Ĉu ni? Rekantaĵo ===== Eksteraj ligoj ===== * https://eo.wikisource.org/wiki/Tuj_kison_de_vi * https://commons.wikimedia.org/w/index.php?title=File%3A03_Tuj_kison_de_vi.wav {{tag>kanto esperanto litero_t}}