====== Tuna kompostela ====== Origina titolo: **Tuna compostelana** ===== Teksto ===== Pasas "tuna" en Santjago, kaj sonas mallauxte priama rakont'. Poste la nokto reehxe rapide transportas al cxiu balkon'. Kaj en la templo de l'Apostol' Sankta knabino ploras antaux la Patron', //cxar la mantelo de l'tuno amata ne portas de sxi la broditan strion.// (2-foje) //Rekantajxo:// >Se "tuna" donas al vi serenadon ne enamigxu, kara knabino, cxar cxiu stri' ornamanta mantelon enhavas pecon de iu kor'. Aj, tralarara, larara, ne enamigxu, kara knabino, kaj lasu "tuna"n foriri, kun la tralararara. Nun la "tuna" lukse vestas kaj lauxtege sonas geedzigxa marsx', sonas sonoriloj gloraj restante malplena Universitat'. Kaj en la templo de l'Apostol' Sankta sxi al la studento edzinigxos jam, //galicanino plenplene felicxa kaj nin auxskultante jam ne ploros plu.// (2-foje) //Rekantajxo:// {{tag>kanto litero_t hispana}}