====== Turneo De Cxielarko ====== //Teksto - T. Rice; muziko - A. L. Webber, (ero el la muzikalo "Evita")// //E-teksto de [[Pauxlo MOJXAJEV]]// ===== Teksto ===== //Peron:// >Homoj de Euxropo! Jen la Cxielarko de Argentino! //Che:// >Regas Hispanion cxarm' de Evita, >Kion ajn faru sxi - ne gravas tio jam, //Apudulo N1:// >Sxi estas nia mondregxino kun orbrila flam'! //Apudulo N2:// >Plenigi povis sxi ecx grandan toreadejon! //Che:// >Se tion povas fari ecx general' Franco - kial ne? //Apudulo N1:// >Franco regos ecx post fin' de l' kvardekaj. >Li estas tre bona samaksan' por ni, >Forta samgrade kiel fortas vi... //Apudulo N2:// >Sed jen ecx pli gravega pens' esper-veka> >Edzin' via gravas pli ol forto, ol arme'... //Peron kaj Apuduloj:// >Pri la vojagx' auxskultu ni, >Pri gxiaj ravo kaj sukces'; >Ne havis ni certecon pri l' fin'. //Peron:// >Cxu plenvenkos do sxi? //Apuduloj:// >Sed responde nur - jes! //Peron:// >Jen rezult' - fameg', kaj glor', >Am' tutmonda kaj ador'. >Ja cxie samas nia mond', >Do cxie sonos lauxda tondr'. >Kaj kiu do subtaksos l' aktorinon nun? //Che:// >Ne volas mi fusxigi l' bildon plej cxarman, >Sed novajx' el Rom' malkuragxigos vin> >Ne helpis sxiaj belo, ravo kaj fascin'. >Akcepto de l' italoj estis malvarma, >Ili komparas Peron kun Mussolini - jen strangajx'... //Eva:// >Cxu audis vi? La vorton "putin'"? >Ili klare min nomas putin'! //Itala admiralo:// >Sinjorino Peron, estas ofta erar' - >Mi plu estas admiral', >Malgraux ke cxesis mi estri jam... //Apudulo N2:// >Plua finovajx'> sxin akceptis la pap', >Sed nure rozarion donis li al sxi... //Che:// >Ne tre aproba estis lia opini', >Do pensoj pri l' orden' estas nure revad'! //Apudulo N1:// >Sed dum diservo sxi ja estis pinto de l' spektajx'! //Peron kaj Apuduloj:// >Pri la vojagx' auxskultu ni, >Pri gxiaj ravo kaj sukces'! >Ne havis ni certecon pri l' fin'... //Peron:// >Cxu plenvenkos do sxi? //Apuduloj:// >Sed responde nur - //Che:// >La plej certa //Apuduloj:// >"Jes!" //Che:// >Bonis en Franci' la unua impres'> >Sxi brilis kvazaux sun' en postmilita hid' >Memorigante pri la tempo sen milit'. >Sxi estis je nur pasx' for de l' plena sukces', >Sed subite sxin kaptis apatio, maltrankvil'... >Sxajnas, ke ekvelkas nia regxin', >Mi dubas, ke sxi vojagxos al Briti'. //Apudulo N1:// >Sed fakte pri Briti' ecx ne kalkulis ni... //Che:// >Pretigxu do al festo, ho, Argentin'! >Akceptu vian brilan Cxielarkon kun jubil'! //Peron kaj Apuduloj:// >Pri la vojagx' auxskultu ni, >Pri gxiaj ravo kaj sukces'! >Ne havis ni certecon pri l' fin'. //Peron:// >Cxu plenvenkos do sxi? //Apuduloj:// >Sed responde nur - "Jes!" //Che:// >Sed "ne"! //Apuduloj:// >Sed "jes"! //Che:// >Sed "ne"! //Apuduloj:// >Sed "jes"! //Che:// >"Ne"! {{tag>litero_t kanto}}