====== Tute Sekura ====== // Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Borje Lund // https://www.youtube.com/watch?v=zv8_DmPiYFQ ===== Teksto ===== Vi diris ke gxi estas tute sekura (tute sekura) ke gxia energio estas tute pura (tute pura) Montrigxis ke gxi estas tamen plej terura Por ni suficxas akcidento ununura Vi diris ke gxi donos vaton kaj volton (amperforton) ke la masxin' ne povas perdi ecx bolton (ecx ne bolton) Mi nun demandas min cxu estas vi adolto? Post certa tempo ni ricevos strangan rikolton Kia pomp' Kia tromp' Vi promesis kaj asertis, sed la sekvojn vi ankoraux ne spertis Kia pomp' Kia tromp' La riskegojn vi neglektis, sed la spertojn vi ankoraux ne sekvis En Harisburg' okazis preskaux nenio (tute lauxplane) Cetere estas longe for de Svedio (fore lontane) En Cxernobilo jxus misiris certa radio Kaj ekde nun ni kutimigxas al cezio {{tag>litero_t kanto}}