====== Tutmonda laborista kanto ====== ^Muziko|Laux melodio: Ja, vi elsker| ^Teksto|Libere laux Jonas Lie: Nordisk Arbejdersang| ^Esperanta teksto|H. P. F.| ===== Teksto ===== Dise en diversaj landoj ni en sud' kaj nord', sur insuloj, maroj, strandoj, valoj, mont' kaj fjord' vivas en la hejma sfero kun malvasta sci'. /: Ho, se sur la tuta tero kunlaborus ni /: Cxiu hejm' de mont' gxis maro nobla signo gxi estas pri l’trankvila faro, laborul', de vi, povas kiel mito diri, kiel sxvitis hom' /: kaj penadis por akiri grundon por la dom' /: Cxion devis vi toleri pro la izolec', Cxiu povas nur prosperi per la unuec', nur se cxiuj disaj partoj de l’tutmonda rond' /: kontribuas per la ardoj brilos sun' de l’mond' :/ Vidu, kie ajn laboras vi en tuta mond', novaj tempoj jam auxroras cxe la horizont'! Lum' en kiu ajn angulo per kleriga ag’. /: brilos baldaux, laborulo, sunoricxa tag' :/ {{tag>kanto litero_t laborista}}