====== Ubuntu ====== ^Teksto|Hendrik LÖNNGREN| ^Muziko|Hendrik LÖNNGREN| ^Kantas|[[La Perdita Generacio]] (Hendjo)| ===== Akordoj ===== Strofo 1 & 3: Dm A7/C# Dm A7 Dm Gm A7 Dm A7 Dm Strofo 2: Dm C#º Dm A7 Dm Gm C#º A7 Dm A7 Dm Refreno: Bb A Dm G E E7 A Bb A Gm E7 Am //: E7 Am E Am :// Ludado: Dm A Dm G A ===== Teksto ===== Forvelkas la lumo, jen vojaĝantul’, jen veturanto, ĉu helpegemul’? Komforte por ri estas kunveturigi, ubi la aŭton rin povas moligi. //Antaŭrefreno:// > Ubo fluas facile, ubo riĉigas min, ho! Senlimaj homoj vidas ke ubi ja ne eblas tro. //Refreno:// > Ubuntu ĉiam, la koroj repagos vin, varmo revenos al vi. Ubuntu ĉar la kalkulo aĉigus vin, uboj revenos al ni. Jen programisto, rin plagas problem’, programas la solvon dum noktmaldormem’, kontentas ri nun, sed ankoraŭ povrul’ malĝojas, do ub’ estu via mempostul’. > //Antaŭrefreno// > //Refreno// //(instrumenta parto)// > //Refreno// Nunas jen kiam facilas helpaĵ’, dono mirakle malsamas perdaĵ’. Malubemion forlasu kaj nun estu bonvena ĉiu uboportun’. > //Antaŭrefreno// > //Refreno// ===== Eksteraj ligoj ===== * https://tubaro.aperu.net/v/ytb_Q6yC1Y85vTQ/ -- Ubuntu ĉe Tubaro. {{tag>kanto litero_U}}