====== Ul’ kun risort-modul’ ====== ^Muziko|[[Amanda PALMER]]| ^Esperanta teksto|[[Svetozar LAŜIN]]| ^Esperanta plenumo|?| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|[[The Dresden Dolls]]| ^Originala teksto|[[Amanda PALMER]]| La kanto origine temas pri aŭtomata knabo startigebla per enmeto de monero (Coin-Operated Boy). En la Esperanta versio, pro la versaj limigoj, ĝi estas startigebla per risorto - tial la vorto "risort-modulo". ===== Teksto ===== {{ youtube>4EzPvpF29F4}} Ul' kun risort-modul' Kiel simpla pup' Staras en angul', Sed per ŝlosilturn' Li ekvivas tuj, Ĝoja vivsimul', Tial revas mi Pri Ul' kun risort-modul'... Supla, plasta kaj elasta, Nerompebla, lite drasta, Tian mi adoros ĝis ekstaz', Amo sen problem' kaj embaras', Specimenoj diversformaj, Etaj, mezaj kaj enormaj, Mi ne plu ploregos en solec', Ideala koramik' aŭ edz'... Ul' kun risort-modul' - Ĉiu vera knab' Estas pura nul', Eĉ ne kompareblas, Tedas kaj tro feblas, Mi ne lasu lin, Ne plu estu solulin', Mi ne plu forlasu lin, Ne plu estu solulin' kaj [x4] Ne plu estu solulin' Kun mia ul' kun risort-modul'... Tiu ĉi strof' logos vin per fascino Kaj per hela bildo de trista knabino, Ĉu vi savos min el ĉi plasta revado? Ne kredas mi, sed pretas mi por persvado. Ĉu vi do insistos Eĉ se mi provizos Vin per cent mil eŭroj Je ŝanĝ' por libero? Kaj ĉu vi insistos Eĉ kiam mi kisos Vin kaj diros "ĝis" - Ĉu vi plu provi volos? Mi velkas, mi solas, Mi velkas, mi solas, Mi mortas, ĉar solas mi, Solas mi [x3] Volas mi [x4] Krevas mi [x4] Revas pri [x4] Ul' kun risort-modul'. Mi scius kiun peton fari Se mi vidus stelon fali, Ĉar ne eblas viva anstataŭ'. Kun li mi eĉ min banus sen kontraŭ'! Ul' kun risort-modul', Senas li je spert' Pri l' knabina gent', Sed kun tuta cert' Pri l' necesa sent' Programitas li, Tial revas mi Pri Ul' kun risort-modul', Kun voĉogenerad' Per risort' kaj rad', Li min ĉiel flatos, Li min ĉiel ŝatos, Do, sen ironi', Tial revas mi Pri Ul' kun risort-modul'... {{tag>kanto litero_u angla}}