====== Universala Kongreso ====== ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:adeste.png}} Venu, fidelaj! Venu al l'Kongreso! Venu, ho venu, en harmoni'! Kun la vortaro Flugu trans la maro! Vizitu Jokohamon, (3-foje) En Ja-a-pani'! Auxskultu diskutojn, kantojn kaj balbutojn! Librojn acxetu kun poezi'! Skribu posxtkarte, Himnon kantu parte. Vizitu Jokohamon, (3-foje) En Ja-a-pani'! Ekskursojn, prelegojn, komitatkunvenojn, distrajn programojn cxeestu kun ni! Gaje bankedu! Ne dubulojn kredu! Vizitu Jokohamon, (3-foje) En Ja-a-pani'! {{tag>kanto litero_u esperanto notoj akordoj}}