====== Unu kolombo blanka ====== ^Teksto/Muziko|Hans Bouwens| ^E-teksto|[[Urszula TUPAJKA]]| ^Origina titolo|Una paloma blanca| ===== Teksto ===== Kiel la birdoj sur cxielo, ni volus flugi sen reten', cxar nur felicxo kaj libero, estas valora cel' de pen'. En gaja rondo en sunbriloj, la vivo pasas sen avar', jam ne timigas nin armiloj, kaj sort' necerta de idar'. //Refreno// >Unu kolombo blanka sur blua cxielofon', unu kolombo blanka, simbolo de pac' kaj bon'. en plenliber' de la aer' ne baras gxin ia ajn lim' Printempa suno nin orumas, kaj gaje trilas najtingal', knabinon junan knab' brakumas, kaj kisas forte sen avar'. Libere spiros tuta mondo, estos trankvila cxiu hom', se ne minacos plu atomo, kaj fera grinco de kanon'. {{tag>kanto litero_u}}