====== Unu larmo sur vizaĝo ====== ^Teksto|MOGOL| ^Muziko|Bobby SOLO| ^E-teksto|[[wpeo>Luigi MINNAJA]]| Origina titolo: **Una lacrima sul viso** ===== Teksto ===== Unu larmo sur vizagxo komprenigis al mi multon; post monatoj fine konas mi nun vian senton por mi. Unu larmo kaj rideto manifestis la sekreton: via koro enamigxis al mi, kaj vi amas min plu. Mi ja ne komprenis, mi ne sciis, ke... ke vi... ke vi... vi min amis, sed, kiel mi ne kuragxis vi tion diri malkasxe, sed nun... Tiu larmo sur vizagxo estas vera am-miraklo, burgxonanta cxi-momente por mi, kiu amas nur vin. {{tag>kanto litero_u itala}}