====== Ural ====== //Muziko laux motivo el «Blue moon» (R. Rodgers - L. Hard)// //Teksto de [[Dina LUKJANEC|Dina Lukjanec]]// ===== Teksto ===== Por ni denove la gitaro Eksonis en arbaro -- Auxskultu ja, amik'! Kaj jen ni estas tendaranoj, Ni estas civitanoj De l' verda respublik'. //Refreno:// >Post monto videblas la monto >Kaj sxajnas ke verdas tutreal'. >Gastamas la loko de l' renkonto >En Ural', en Ural'. La voj' por ni iame glatos... Neniu ecx elbatos Ideon el krani'! Kaj nin insultu oponantoj, Sed vivas Esperanto, Kie aperas ni! {{tag>litero_u kanto}}