====== Urala sorpo ====== ^Muziko|[[Jevgenij Rodygin]]| ^Esperanta teksto|[[Edward Wojtakowski]]| ^Originala teksto|[[Mihail Pilipenko]]| ===== Teksto ===== 1 Venis jam krepusko, ekblovis milda vent'. Fora gitarvoĉo aŭdiĝis ĉe torent'. Kuras mi per streta vojet' ĝis la ravin', kie sub sorpeto atendas knaboj min. //Refreno:// > Ruĝa sorpo urala, elekti helpu min, > ruĝa sorpo urala, konsilu al knabin'. 2 Bravas la tornisto kaj ankaŭ la forĝist', kiun mi elektu? – demandas mi kun trist'. Ambaŭ du junuloj meritas je fascin', sorpo mia kara, aŭguru pri destin'. //Refreno:// > Ruĝa sorpo urala, elekti helpu min, > ruĝa sorpo urala, konsilu al knabin'. 3 Revas mi silente, vespere ĉe torent', ĉu la solvon donos stelara firmament'? Ĉu mi devas iri tuj al aŭguristin'? Jen plenduba koro de febla junulin'. //Refreno:// > Ruĝa sorpo urala, elekti helpu min, > ruĝa sorpo urala, konsilu al knabin'. 4 Pasis la printempo, somero iris for', kaj aŭtune daŭre necertas mia kor'. Do sorpeto kara, jen junulina pet', kiu al altaro kondukos min knabet'. //Refreno:// > Ruĝa sorpo urala, elekti helpu min, > ruĝa sorpo urala, konsilu al knabin'. ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.youtube.com/watch?v=Xs2Z9M5X4Og - Origina, rusa versio en Jutubo. {{popokanto>kanto litero_U}}