====== Usonaj Armeaj Bazoj ====== ^Teksto\\ Muziko|[[Gianfranco MOLLE]]| ===== Teksto ===== afero zorgodona en ĉi epoko estas retrovi inter vi vizaĝojn ĉiamajn kaj tamen iĝas ade alia la historio ĉar el okazintaĵoj jam venis grava instruo forĵetu ni al mar' usonajn armeajn bazojn ni plu ne volas helpi la usonajn murdistojn ni turnu malbelan paĝon dudek jarojn longvan ni marŝu por la akiro de nia liberec' en aranea tolo de ĉiutagaj aĵoj forgesis ni ke funde ni estas kamaradoj en mondo nun estas lukto kaj ĝi certe ne finiĝis disrompu ni la kutimojn reiĝu ni vere homoj forĵetu ni al mar' usonajn armeajn bazojn ni plu ne volas helpi la usonajn murdistojn ni turnu malbelan paĝon dudek jarojn longan ni marŝu por la akiro de nia liberec' ni ne demandu plue ĉu ni sukcese venkos ni lasu por niaj vortoj la taskon de atendado aŭ eble ni tre esperas pri ruĝa providenco laŭ kiu iu ekdecidos dum ni vivas en pacienco forĵetu ni al mar' usonajn armeajn bazojn ni plu ne volas helpi la usonajn murdistojn ni turnu malbelan paĝon dudek jarojn longan ni marŝu por la akiro de nia liberec' {{tag>kanto litero_u}}