====== Vagabondo-kanto ====== ^Teksto/Muziko|[[klari mikola|Klára MIKOLA]] - Laca [[László GARAMVÖLGYI]]| ^Kantas|Mikola - Garamvölgyi| ===== Teksto ===== Estas mi ja vagabondo, ofta gasto sur la voj', min revokas nun la mondo eble jam por centa foj'. Provis mi ja ekhejmumi kun valora, sagxa hom', sedpost du monatoj kun mi forkuris trajnvagon'. Havas ja mi geamikojn, am' abundas en la kor', sed nek tio formas digojn, se mi volas iri for. Estas mi ja vagabondo, ofta gasto sur la voj', min revokas nun la mondo ecx por centunua foj'. {{tag>kanto litero_v esperanto}}