====== Vagadi Sencele ====== //Kanto de [[Jxomart Kaj Natasxa|Jxomart AMZEJEV]]// ===== Teksto ===== {{ youtube>WrnueU6UvHk}} '' [[Em]] [[Am]]'' Finigxis laboro kaj estas vespero, '' [[D]] [[Gmaj]]'' Necesas jam hejmen iri, '' [[Cmaj]] [[Am]]'' Sed mi hodiaux promeni preferas, '' [[H7]] [[Em]]'' Delonge mi tion deziris. Por tempo nelonga problemojn forgesi, Sidante sur benko sole Kaj ne rapidi ien sukcesi, Iri, kien mi volas. //Refreno:// >'' [[Em]] [[Am]]'' >Vagadi sencele >'' [[H7]] [[Em]]'' >Gxis nokta mallumo, >'' [[Em]] [[E7]] [[Am]] [[H7]] [[Em]]'' >Agordi animon minore >'' [[Em]] [[Am]] [[H7]]'' >Kaj foliumi kiel albumon >'' [[Cmaj]] [[Am]] [[H7]] [[Em]]'' >Foliojn de mia memoro. Kaj mian doloron ne povos kuraci Ecx tia cxarma vespero. Mi scias, mi scias, animtrankvilecon Mi trovos somere, somere. Mi morgaux revenos al miaj problemoj, Sed dume mi estas libera. Ne rapidante, duope promenas Mi kaj mia espero. >//Refreno// {{tag>litero_v kanto filmo akordoj}}