====== Vaganta Homo ====== ^Teksto|[[Andrej OBREZKOV]]| ^Muziko|[[Valerij VOROBJOV]]| ===== Teksto ===== Jen homo ien iras Kun dorsosako granda. Li iras kiel spiras Kun gaja voja kanto. Ne certas li pri celo, Sed ja ne gravas tio; Vagado sub cxielo Jam estas la premio. //Refreno:// >Hom' vaganta, haltu por moment'! >Kien logas vin favora vent'. Por li la mondo estas Nur unu voj' senfina. Li ne deziras nesti, Lin ne timigas limoj. Ne cxiuj lin komprenas, Ecx nomas stulta iam, Sed li ridetas gxene Kaj plu vojagxas ien. >//Refreno// - Cxu estas vi felicxa? Amikoj lin demandas, - Ja vi neniam ricxos, Se vivos nur vagante. Respondas li, - Amikoj, Mi ricxas pli ol iu. Impresoj min ricxigas Kaj interesa vivo. >//Refreno// {{tag>litero_v kanto esperanto}}