====== Vagi for! ====== ^Teksto|[[Björk, Sjón]]| ^Muziko|[[Björk]]| ^E-teksto|[[Ramón MORALES]]| ^Kantas|[[Björk]]| **Noto**: Tio ĉi estas kantebla versio de la kanto "**Wanderlust**", de la islanda kantistino **Björk**. La kanto aperas angle en la albumo "**Volta**" (2007). Tie ĉi legiĝas unue kantebla versio kaj poste laŭvorta traduko de la kanto. ===== Vagi For! ===== Havenon forlasas mi Adiaŭas ĉi urbon mi Ties loĝantoj tre prikonscias Dion Kaj mi ne povas digesti tion. Devenon mian perdis mi Kaj mi ne volas retrovi ĝin Anstataŭ esti en leĝoj de l´ natur´ De l´ ocean´ esti kaptita //Refreno:// >Vagi for! >Intense kaj arde vagi for! >Sentavoligo >Ĝis atingo de l´ kerno >Ĉu imagis tion mi ĝuste tiel >Aŭ ĉu ĝi trafis mian derizon >Aŭ ĉu volas mi pli For ĉi komfort´ Ĝi sufokas animon mian Ĉi intensa malkvietec´ Liberigas min Kaj sentigas min hejme Kiam la nekonaĵ´ ĉirkaŭas min Mi sentas ĝian envolvon Ĉe mia flosanta dom´ //Refreno:// >Vagi for! >Intense kaj arde vagi for! >Sentavoligo >Ĝis atingo de l´ kerno >Ĉu imagis tion mi ĝuste tiel >Aŭ ĉu ĝi trafis mian derizon >Aŭ ĉu volas mi pli //Refreno:// >Vagi for! >De insul´ al insulo >Vagi for! >Je nur unu movo >Mirindaĵ´ >Mi ĝuas ĝin kun vi >Vagi for! Vagi for! Vagi for! Ĉu vi identigas ŝablonon? Intensa malkvietec´ Malkvieta intens´ Ĉu vi? ===== Vagadavido! ===== (laŭvorta traduko) Mi estas forlasanta tiun havenon Dirante adiaŭon al la urbo Ties loĝantoj ŝajnas tre konsciaj pri Dio Mi ne povas digesti iliajn jesojn kaj neojn Mi perdis mian devenon Kaj mi ne volas trovi ĝin denove Anstataŭe mi volas ŝipiri en la leĝojn de la naturo Kaj esti prenita de la ungegoj de la oceano //Refreno:// >Vagadavido! >Intense arda vagadavido! >Eltiru ĝi la ŝelojn >Ĝis vi trafas la kernon >Ĉu mi imagis, ke tio estus tiel >Ĉu ĝi estis io tiel, kiel >Tio ĉi de mi dezirata >Aŭ ĉu mi volas pli Avido pri komforto Sufokas la animon Tiu intensa malkvieteco Liberigas min Mi sentas ĉehejme tiam, Kiam la nekonaĵo ĉirkaŭas min Mi ricevas ĝian envolvon Enŝipiĝita en mia flosanta domo //Refreno:// >Vagadavido! >Intense arda vagadavido! >Eltiru ĝi la ŝelojn >Ĝis vi trafas la kernon >Ĉu mi imagis, ke tio estus tiel >Ĉu ĝi estis io tiel, kiel >Tio ĉi de mi dezirata >Aŭ ĉu mi volas pli //Refreno:// >Vagadavido! >De insulo al insulo >Vagadavido! >Unuiĝinta en movo >Mirinde >Mi ĝuas ĝin kun vi >Vagadavido! Ĉu vi povas identigi ŝablonon? Intense malkvieta Malkviete intense ===== Ligiloj ===== Pri la kantistino: http://eo.wikipedia.org/wiki/Bjork {{tag>kanto litero_b litero_v angla Björk}}