====== Vals-Boston ====== //Auxtoro Aleksandr ROZENBAUM, e-teksto de [[Jefim ZAJDMAN]]// ===== Teksto ===== Sur tapisxo el folioj, flavaj laux sezon', En jupeto, donacita de venteto, Turnis gxis vertigxo la auxtunon vals-boston. Vindis teron mallum' kaj rauxkis la saksofon'. Kaj el cxiuj lokoj homoj vizitadis nin, Kaj desur tegmentoj tuj kunflugis birdoj Por aplauxdi per flugiloj al la dancistin'... Kiom longe, ho ve, ne amindumis ni sxin. //Refreno:// >Frekventas songxe sezon', tiu velura sezon', >Dum kiu turbas la auxtunon vals-boston. >Folioj sinkas al ter', la disko turbas> Ho ve, >Ne iru for, ne lasu min, mia mister'. Plenebria pro plezuro, fremda je komfort' Nia domo, forgesinte sian agxon, Tra fenestroj, malfermitaj al auxtuna kort', Logis nin al promen' tra la dekoroj de hort'. Kaj post kiam mortis sonoj en duonmallum' (Cxio havas sian finon kaj komencon) Triste plendis la auxtuno per pluveta zum'... Ahx, la valsa ebri', kulmino de amindum'. //Refreno:// >Frekventas songxe sezon', tiu mirinda sezon', >Dum kiu turbas la auxtunon vals-boston'. {{tag>litero_v kanto}}