====== Valsigante Matildan ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^Vortoj|Banjxo Peterson| ^MIDI|{{:muziko:Valsigante_Matildan.mid}}| Noto: Post la elcxerpigxo de oro, multaj viroj marsxis tra la lando sercxante laboron. Ili estis parto de la kampara sceno gxis la komenco de la dua mondmilito. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Valsigante_Matildan.png}} Gaja vagabondo kampis apud bilabong'((Bilabong = Hufoforma kurbo de rivero, kiu sekigxas dum la senpluva sezono.)), Kie la kuliba((Kuliba = Speco de euxkalipto.)) ombris por li; Kaj li kantis dum bolis la akvo en la lada pot', Refreno: >Kiu valsigos Matildan((Matilda = Rulajxo de posedajxoj, kiun vagulo portis sur la sxultro.)) kun mi? Kiu valsigos, kiu valsigos, Kiu valsigos Matildan kun mi? Kaj li kantis dum bolis la akvo en la lada pot', Kiu valsigos Matildan kun mi? Venis juna sxaf’ por trinki el la bilabong', Gxoje la ulo gxin kaptis kun kri'; Kaj metante la beston en mangxosakon kantis li, Refreno: >Vi ja valsigos Matildan kun mi! Vi ja valsigos, vi ja valsigos, Vi ja valsigos Matildan kun mi; Kaj metante la beston en mangxosakon kantis li, Vi ja valsigos Matildan kun mi! Venis bienisto sur pursanga rajdcxeval', Kaj policistoj unu, du, tri. Ili diris, "Ho kion vi havas en la mangxosak'? Refreno: >Vi ja valsigos Matildan kun ni. Vi ja valsigos, vi ja valsigos, Vi ja valsigos Matildan kun ni. Ili diris, "Ho kion vi havas en la mangxosak'? Vi ja valsigos Matildan kun ni." En la bilabongon saltis nun la vagabond', "Viva ne kaptos vi min", kriis li. Kaj la pala fantomo auxdigxas cxe la bilabong', Refreno: >Kiu valsigos Matildan kun mi? Kiu valsigos, kiu valsigos, Kiu valsigos Matildan kun mi? Kaj la pala fantomo auxdigxas cxe la bilabong', Kiu valsigos Matildan kun mi? {{tag>kanto litero_v angla ausxtralia popola notoj midi akordoj}}