====== Valso ====== //Auxtoro A. SUHxANOV, e-teksto de [[Jefim ZAJDMAN]]// ===== Teksto ===== Kiom senbrue taga rad' jaron muelas, Post februaro ankaū mart' baldaū degelos. Sxajnas hieraū sen konsol' ventoj nur gxemis, Sed sur la kampoj negxtavol' jam ekmalhelis. La, la ... Vidu, la vintro jam forlasas nin. Kaj la printempo kun pluveg', fresxaj folioj Cedas al suno, kies reg' estas en cxio. Nure nevola mana sving' je rememoroj, Kiel narkotis la siring' per bonodoroj. La, la ... Vidu, printempo jam forlasas nin. Kiom senbrue taga rad' jaron muelas, Post februaro ankaū mart' baldaū degelos. Sxajnas hieraux sen konsol' ventoj nur gxemis. Kion do en la vivorol' ni ne komprenis? La, la... Vivo salutas nin kaj tuj - adiaux. {{tag>litero_v kanto}}