====== Valso de vojaĝantoj ====== ^Teksto|[[https://eo.wikipedia.org/wiki/Nina_Cvileneva|Nina Cvileneva]]| ^Muziko|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== En universa stelara bukedo, Ĉe flava stel' rotacias planedo: Mondo de amo, sufer' kaj pasio Ie ĉe rando de la Galaksio. En ĉiu urbo kaj eta vilaĝo, Loko sufiĉas por stulto kaj saĝo, Mildo, kruelo, fidel' kaj perfido, Tage kaj nokte lamentoj kaj rido. //Refreno:// >En nia mondo tempesto ne ĉesas, >Sed ora suno nin ĉiujn karesas: >Aŭdu Esperon en brua tumulto, >Estas la lingvo ne ĉio, sed multo! //Refreno// Sonas sur Ter' diverslingva parolo, Sed ĉie vivas espero kaj volo. Hom' estas homo en land' kiu ajna, Malsimilec' nia estas nur ŝajna. Flugu, do, nia saluta kanteto, Per venta blovo, radi', Interreto, Trovu amikon proksime kaj fore, Kaj ni komprenos lin cerbe kaj kore. >//Refreno// ===== MIDI-dosiero ===== {{:valso_de_vojagxantoj.mid|}} {{tag>kanto litero_v barda esperanto}}