====== Valso En Ritmo De Pluvo ====== //Auxtoro N.Lisica, traduko de L. Novikova// ===== Teksto ===== Ni ne atendas sunon plu, Sunon dronigis longa pluv'. Bruas en botoj la diluv' Cxie en nia voj'. Sub la piedoj glitas ter', Nin jam forlasis la esper', Kaj al animo en mister' Venas malgxoj'. Al lignofajro premas nin, Ecx ne varmigas forta vin'. Povus varmigi amatin', Sed sxi forestas nun. Dormas amikoj en la tend', Arboj susuras pro la vent', Hundo fidela kun la sent' Bojas je lun'. Pluvas, kaj klare auxdas mi - Sonas en pluvo melodi'. Sonas la valso en konsci' De la mirakla bel'. Kaj en la valsa melodi' Kun la betuloj dancas mi, Kapo turnigxas en ebri' Pro la fabel'. {{tag>litero_v kanto}}