====== Valso kun komunistino ====== ^Teksto|[[Tomio]]| ^Muziko|[[Tomio]]| ^Kantas|[[La Perdita Generacio]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>Pc5PwRqvOmY}} Do ni ambaux starante, sendube prezentante nin, fieraj kamaradoj de l' flag' Jen vi bela aktoro, afektante honoro, sed evitu nur resti papag' Kaj miaj scioj pri rugxa histori' kreas pordojn por mi En dancejo denove, cxu ankaux vi povas eklerni la dancojn de l' am' Sxi demandis ridante, delonge dancante, "cxu kuragxas vi eliri de l' ban'? Proksimigxu dancante, amik', en teatro-komik'" //Refreno:// >En aero ni birdas, >en akvo ni fisxas >kaj foje en mallumo laux kor'. >Ni posedas nenion, >tamen pli ol aliaj >ensxlositaj en pala kolor'. >Kion fari kun tia odor'? >Cxu forgesu gxin per amor'? Poste en la pregxejo, la komputilejo, monkolekto ne placxos al ni Certe la pastro proponos, sed kiu bezonos gxin? Cxu Dio aux la hierarki'? Inter niaj okuloj, la lum', nia transvorta plenum' >//Refreno// Reciproke valsante, tra la nokto parolante en la lingvo de paco kaj am'. Eble trovis vi pecon de ia libereco en la ombro de la granda tamtam'. Proksimigi dancante amik' povas esti mondpolitik'. >//Refreno// {{tag>kanto litero_v filmo}}