====== Valsu Matilda ====== Vidu ankaĆ­: [[Valsigante Matildan]] //Cxi tiu popolkanto estas tiel bonamata en Auxstralio, ke multaj deziras ke gxi estu la nacia himno!// *"svagman" //estas vagabondo// *"bilabong" //estas brancxo de rivero, kiu sekigxas dum senpluva sezono// *"kuliba" //estas speco de euxkalipto// *"bilipot" //ladpoto kiun oni pendigas super subcxiela fajro por boligi akvon// ===== Teksto ===== Foje gaja "svagman" kampis apud "bilabong", kie la "kuliba" ja ombris lin. Kaj li kantis atende gxis bolis la "bilipot", "Venu kaj valsu Matilda kun mi". //Refreno:// >Valsu Matilda, valsu Matilda, >venu kaj valsu Matilda kun mi. >Kaj li kantis atende >gxis bolis la "bilipot", >"Venu kaj valsu Matilda kun mi". Venis sxafido por trinki el la "bilabong", gxin kaptis "svagman" kun gxojplena kri', kaj metante la beston en mangxosakon kantis li "Venu kaj valsu Matilda kun mi". >//Refreno// Nun aperis farmist' sur pursanga rajdcxeval' kun policistoj - unu, du, tri. Ili kantis "Ho, kion vi havas en la mangxosak' Venu kaj valsu Matilda kun mi". >//Refreno// La"svagman" eksaltis en mezon de la"bilabong", "Vive ne kaptos vi min" diris li. Kaj la gajan fantomon vi auxdos en la"bilabong" venu kaj valsu Matilda kun mi. >//Refreno// {{tag>litero_v kanto popola}}