====== Van-Dimenz-Land' ====== ^Muziko|auxstralia popolkanto| ^MIDI|{{:muziko:Van-Dimenz-Land.mid}}| Noto: La traktado de la kondamnitoj, portitaj al Auxstralio, ofte estis tre severa, kaj la krueleco de multaj oficiroj, kiuj gardis ilin, pligrandigis ilian mizeron. La transportado de kondamnitoj al Van-Dimenz-Land estis abolita en 1853. Van Diemen's Land, estas nun Tasmanio. Van-Dimenz-Land' establigxis en 1803. En 1842 la logxantaro nombris sesdek mil, el kiu dudek kvin mil estis kondamnitoj; kaj granda nombro el la cetero estis ekskondamnitoj. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Van-Dimenz-Land.png}} Atentu sxtelcxasantoj dum libere vagas vi, Alie vi suferos acxan sorton kiel mi. Dum nokt' lunhela mi kaptigxis de gardistoband', Kaj por multaj jaroj kondamnigxis al Van-Dimenz-Land'. Defias tigrojn ni en nia nova domicil', Kaj dormas sur fetora pajl' en sxedoj el argil'. Ni al plugil' jungigxas kaj responde al komand', Kiel bestoj plugas ni la teron de Van-Dimenz-Land' Nun ofte dum la nokto songxas mi pri amatin'. Sxi antaux tiu cxi hontinda temp' amegis min. Ni pace brak-en-brake vagis sur riverorand', Kaj mi korsxirite ekvekigxas en Van-Dimenz-Land'. {{tag>kanto litero_v popola angla ausxtralia notoj midi akordoj}}