====== Vane ====== ^Muziko|József DINNYÉS| ^E-teksto|Lodeveijk Cornelis Deij| ^MIDI|{{:muziko:vane.mid}}| Aperis en la sonkasedo //Al Venko!//, eldonita de Lingvo-Studio en 1986. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:vane.png}} {{:bildoj:alvenko.jpg?150}} Sur arbara muskorando morgaux sonos la komando Fajro! Dekdu pafos kaj mi mortos... Dekdu trafos! Cxu mi fortos sur arbara muskorando? Fajro! morgaux sonos la komando. Sub folia brancxaltaro morgaux krios la barbaro: Fajro! Dekdu fulmoj — plumbovomo! Flustros ulmoj — Ecce Homo sub folia brancxaltaro! Fajro! morgaux krios la barbaro... Kapon alten en mateno! Morgaux krudos la malbeno: Fajro! Dekdu sklavas; mi — libera! Mort’ ne gravas, se fiera kapon alte en mateno... Fajro! vane krudos la malbeno! {{tag>kanto litero_v kanto esperanto notoj midi akordoj}}