====== Varme el kor' ====== ^Muziko|Tradicia negra spiritkanto| ^E-teksto|[[Manuel PANCORBO CASTRO]]| ^Notoj|{{:muziknotoj:varme_el_kor.pdf|Ĥoraranĝo}} por 4-voĉa gea ĥoro SATB.| * Originala anglalingva titolo: //Lord I want// Ĝi devenas el negra spiritkanto, tiel nomata [[wpeo>gospelo]]. La teksto estis plene reskribita, tiel ke ĝi estu religie neŭtrala aŭ entute nereligia; tamen, la teksto konservas ian psalmecan strukturon de frazo - respondo. Ĝi estas tre facile ludebla, eĉ de amatoroj. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:varme_el_kor.png?300}} Volas mi pli justan mondon Varme el kor' Volas mi senfinan pacon Varme el kor' Volas mi neŭtralan lingvon Varme el kor' {{tag>kanto litero_v popola esperanto notoj hxormuziko gospelo}}