====== Varsovia kanto ====== ^Teksto|Wacław Święcicki / G. Krijanovskij| ^Muziko|V. Belyj| ^E-teksto|[[K. Gusev]]| ^E-teksto 2|Leipzigano kaj Homo| ^E-teksto 3|[[N. NEKRASOV]]| ^MIDI|{{:muziko:varsovia_kanto.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:varsovia_kanto.png}} Nin kontrauxblovas la ventoj severaj, Kovras la jugo nin per la obskur'. Fortas koler' de l' tiranoj malveraj; Dronas en densa nebul' la futur'. Tamen eklevas ni en fiero Flagon de nia laborista afer' , La rugxan flagon de l' morta batalo Kontraux la jugo de la kapital'. >Al lukto sanga, justa kaj sankta, Marsxu kun vol' la labora popol'! Al lukto sanga, justa kaj sankta, Marsxu kun vol' la labora popol'! La kamaradojn mortigas malsato, Kaj cxu silentu ni antaŭ la krim'? Kaj cxu la junajn okulojn de l' frato La esxafodo plenigos je tim'? En la batalo bravaj luktantoj Ne malaperos sen signo kaj spur'. Nomojn iliajn ripetos la kantoj De la triumfa libera futur'. >Al lukto sanga, justa kaj sankta, Marsxu kun vol' la labora popol'! Al lukto sanga, justa kaj sankta, Marsxu kun vol' la labora popol'! Vengxo kondamnu pro la malbonfaroj Cxiujn premantojn de la patroland'! Vengxo al la parazitoj kaj caroj, Venku, labora glorul-batalant'! >Al lukto sanga, justa kaj sankta, Marsxu kun vol' la labora popol'! Al lukto sanga, justa kaj sankta, Marsxu kun vol' la labora popol'! ===== Origina teksto, pola ===== Warszawianka (Варшавянка 1905 года) Muzyka: kompozytor nieznany Słowa: Wacław Święcicki Śmiało podnieśmy sztandar nasz w górę, Choć burza wrogich żywiołów wyje, Choć nas dziś gnębią siły ponure, Chociaż niepewne jutro niczyje... O, bo to sztandar całej ludzkości, To hasło święte, pieśń zmartwychwstania, To tryumf pracy, sprawiedliwości, To zorza wszystkich ludów zbratania! >Naprzód, Warszawo! Na walkę krwawą, Świętą a prawą! Marsz, marsz, Warszawo! Dziś, gdy roboczy lud ginie z głodu, Zbrodnią w rozkoszy tonąć jak w błocie, I hańba temu, kto z nas za młodu, Lęka się stanąć choć na szafocie! O, nie bez śladu każdy z tych skona, Co życie sprawie oddają w darze, Bo nasz zwycięski śpiew ich imiona Milionom ludzi kuczci przekaże! Hurra! Zerwijmy z carów korony, Gdy ludy dotąd chodzą w cierniowej, I w krwi zatopmy nadgniłe trony, Spurpurowiałe we krwi ludowej! Ha! Zemsta straszna dzisiejszym katom, Co wysysają życie z milionów! Ha! Zemsta carom i plutokratom, A przyjdzie żniwo przyszłości plonów! ===== Teksto 2 ===== ** Varŝavjanka ** Ventoj teruraj furiozas tra mondo, Nuboj minacaj estingas la lum'; Cxu nin atendas doloro kaj morto, Devo nin vokas al bataloplenum'! Ekflamis la lumo de karestonteco. Spite al morto kaj spite al fatal'. Standardo de l' venko, popollibereco Nin firme nun gvidos en la lasta batal'! //Rekantajxo:// >Antauxen, antauxen al sankta luktado, Kuragxe forpelu la malamikan ar'. Al la barikadoj, al la barikadoj, Akiru potencon al la mondproletar'. Morton, pereon al subpremantaro, Helpon, defendon al la suferanta frat'. Kontraux tiranoj la mortarmilaron, Ili rikoltu la propran semad'! Proletan sangmaron ensorbis la tero Sangon nun donu por la lasta atak' Vivu estonto kaj vivu libero! Jam proksimigxas la venka tag'. //Rekantajxo// Nin pereigis mizero, malsato, Vokas neceso al aktiva kontrauxag'. Krei felicxon al tuta homaro, Nek morton ni timas sub rugxa flag'. Mortintoj, falintoj por granda idearo Restos eterne en miliona memor'. Levigxu, levigxu frateca luktantaro, Ekprenu armilojn, jam venis la hor'. //Rekantajxo// ===== Teksto 3 ===== **Kanto de Varsovia laboristaro** Nian standardon ni levos kuragxaj, Kvankam minaca venteg' furiozas, Kvankam nin premas nun fortoj sovagxaj, Kvankam neniu morgauxon supozas. Cxar tio estas la kant' de l' libero, Sankta standardo de la renaskigxo, Estas triumf' de l' laboro kaj vero, Estas auxror' de l' tutmonda fratigxo. //Rekantajxo:// >Marsxu, Varsxavo, Al lukto brava, Sanga kaj prava, Marsxu, Varsxavo! Nun, kiam mortas pro granda malsato Laboristaro, dronante en sxlimo, Estas hontego al degenerato, Kiu la mortesxafodon ektimos! La oferita pro nobla ideo Restos senfrukta pereo nenia: Kvankam al multaj minacas pereo, La estonteco ja estas nur nia! //Rekantajxo// Hura!... De l' regxoj forigu ni kronojn, Cxar la popolo la dornan surhavas; Kaj ni detruu putrintajn jam tronojn, Kiuj en sango popola sin lavas. Vengxon teruran pro la ekspluatoj Al la sucxantoj de l' sango — laux deco!... Vengxon teruran al la plutokratoj, Venu rikolto de la estonteco!... //Rekantajxo// ===== Eksteraj ligoj ===== * Muziko en formato 'midi' - http://www.geocities.com/lilandr/midioj/VarsoviaKanto1.mid {{tag>kanto litero_v pola notoj midi rusa pola}}