====== Venecia gondolkanteto ====== ^E-teksto|[[wpeo>Cl. Bicknell]]| ^MIDI|{{:muziko:Venecia_gondolkanteto.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Venecia_gondolkanteto.png}} Al vi, bela amatino, Cxian benon donis Di’; Venu, mia karulino, En la barkon tie cxi. Vi auxskultos korsekreton, Kie auxdos gxin neni’; Do ensaltu la gondolon Kaj eksidu apud mi. Cxar okuloj viaj brilas Kiel steloj en cxiel', Kaj la busxo nun distilas La dolcxecon de l’ miel', Mi kisados la busxeton, Kie vidos nin neni'; Do ensaltu la gondolon Kaj ripozu apud mi. {{tag>kanto litero_v notoj itala midi akordoj }}