====== Venis jam la tuta birdar' ====== ^Esperanta teksto|[[G. O. KARLSSON]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|Alla fåglar kommit ren| ===== Teksto ===== Venis jam la tuta birdar', nun printempo estas. Kant' aere, kant' en arbar'! Cxiu bird' kantfestas. /: sxvebas super ni la alauxd, sonas vigle gxia kantlauxd'. Cxie nun printempa plauxd'! Zorgoj ne plu restas. :/ Sturnoj tie en la gxarden' vivas nun libere, movas sin de frua maten', lacaj nur vespere. /: Cxiuspeca, pluma popol': fringo, turdo, gaja kukol' per muzika, cxarma parol' nin amuzas vere. :/ En la granda birdkoncertad' gaje ni kunigxas. Estas nun tutvivaparad'. Cxio revivigxas. /: Homo, besto, tuta la ter' himnas nun en milda aer': Venu nun, felicxa somer'! Cxio revivigxas. :/ {{tag>kanto litero_v sveda}}