====== Venos la printempo ====== ^Muziko|cxehxa popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>Jan Filip]] kaj [[wpeo>Karel Filip]]| ^Origina titolo|Přijde jaro| ^MIDI|{{:muziko:venos_la_printempo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:venos_la_printempo.png}} Venos la printempo, ree estos maj', jam ridetas suno, arbareto kaj la argxentaj ondoj f luos en la val', la rozet' ekfloros, kantos najtingal', /: la rozet' ekfloros, :/ kantos najtingal', Senglacia estos ree la river' kaj sur ondoj nagxos sxipoj for de ter'; humo spikojn donos, kreskos bela flor', la falcxil' tintsonos, gxoje kantos kor, /: la falcxil' tintsonos, :/ gxoje kantos kor'. Reverdigxos nia kara tiliet', gxi foliojn donos por la florkronet'. Ho, patrujo, gxoju, cxio ridas kaj venos jam printempo, ree estos maj', /: venos jam printempo, :/ ree estos maj'. {{tag>kanto litero_v cxehxa popola notoj midi}}