====== Vento A Obrezkov ====== //Teksto kaj muziko de [[Andrej OBREZKOV]]// ===== Teksto ===== Inter tero kaj cxielo Inter la cxiel' kaj tero Flugas vent', petolas vento, Vent' ebria pro liber'. Gxi vizitas multajn lokojn, Gxi ne zorgas pri distancoj, Kaj ne povas gxi kompreni Baraktadon sur la ter'. La hometoj ie sube Zorgas pri aferoj stultaj, Revas pri monujoj plenaj, Stulte revas pri sukces'. Kaj la vento simple flugas, Ridas je problemoj teraj. Gxi ne scias diferencon Inter fino kaj komenc'. //Refreno:// >Vento, vento, parolu kun mi. >Vento, vent', mi envias al vi. >Vento, vento, kunprenu min >En la cxielon sen fin'. Se mi estus vent' libera, Mi vizitus multajn lokojn, Mi vizitus multajn homojn, Kiujn amas mia kor'. Ne dependus de la trajnoj, De la vojoj kaj la ajxoj. Simple flugus ajnaloken Sen problem' en ajna hor'. Sed cxu la amikoj karaj Min rekonus dum renkonto, Cxu eksentus per animoj, Ke cxi vento estas mi? Cxu ekauxdus miajn vortojn, Cxu ekgxuus miajn kantojn? Aux cxu simple la kolumojn Ili levos por varmigx'? //Refreno:// >Do, la vento, mia prefer' >Tamen, resti sur peka ter', >Vocx' amika kaj forta brakum' >Pli gravas ol venta liber'. {{tag>litero_v kanto}}