====== Venu al la nordo ====== ^Esperanta teksto|[[Rocxjo|Rogier Huurman]] kaj [[Gunnar Fischer]]| ^Esperanta plenumo|[[La Vipoj]]| ^Tipo|adapto| ^Originala plenumo|[[La Perdita Generacio]]| Laŭ la melodio de la kanto 'lernu' de la Perdita Generacio. Ĝi temas pri la okazaĵoj dum JES 2016/17 en Nortorf, Germanujo kaj estis kantita dum la internacia vespero. ===== Teksto ===== Venu, venu al la nordo ĉe la lagobordo renkontiĝi en la Junulara E-semajno kun koncertoj fajnaj ebriiĝ' verŝajna ni revidos nin tagmeze en la manĝsalono montro manĝkuponojn por la manĝo bona se vi ĝin ne havas tiam iru al urbeto je ses kilometroj aŭ per veturpeto hastu aŭ vi ne trafos la sekvan programeron sidu malekstere lernu ĝis vespere portu viajn varojn por la festival' de manĝoj provu ĉiujn landojn gustaj interŝanĝoj dancu kaj kalkulu en diskej ĝis nova jaro Esperantistaro plonĝas en la maro kun aŭ sen vestaĵ' ĉu vi jam pagis por ekskurso buse al la urbo iom da kulturo eĉ pli ni aŭskultas dum la ĉi-nokta programo kantoj pri la amo Grezijona spamo aĉaj programeroj buas en la mikrofono mu en Tokipono Sveda violono poste klaĉi kun novaj amikoj en trinkejo kinejo aŭ ludejo aŭ gufuja teo kaj ni festos ĝis la nokto- nokto- nokto- nokto- nokto- nokto- noktofin'! {{tag>kanto litero_v}}