====== Venu, kara, min kisetu ====== ^Esperanta teksto|[[M. C. BUTLER]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|Little Sweetheart, Come and Kiss Me| ^Originala teksto|[[A. W. FRENCH]]| ===== Teksto ===== Venu, kara, min kisetu, ame flustru kun sincer', cxu vi min memoros vere, dum mi vagos sur la ter'? Premu min per rozaj lipoj, dum ni adiauxos nin; molaj manoj, negxaj brakoj, dolcxe nun karesu tnin! Rekantajxo: Venu, kara, min kisetu, amon flustru de la kor': min vagantan malproksime tenu cxiam en memor'! Venu, kara, min kisetu, eble pasos nia gxoj': eble plu ni ne kunvagos laux la kara ombra voj'! Tamen se estontaj jaroj portos multe da dolor'; Venu nun, min ame kisi, antaux ol mi iros for. {{tag>kanto litero_v angla}}