====== Venu nun la espero ====== **Venu nun la espero** estas kanzono de Silvio Rodríguez. Ĝi estas interpretita de [[Julián Hernández]] ĉe la disko [[Juliano Kantas]]. ^Muziko|Silvio Rodríguez| ^Esperanta teksto| ? | ^Esperanta plenumo|[[Julián Hernández]]| ^Tipo| traduko | ^Originala titolo| Venga la esperanza | ^Originala plenumo| [[wpeo>Silvio Rodríguez]] | ^Originala teksto| Silvio Rodríguez | ===== Teksto ===== Kiam la klopodoj ne sufiĉas, oni atingas nur pli da dolor´. Kiam oni perdas ĉion eĉ esperon kaj sin turnas al pieco kaj memtromp´. Konas mi la internon de tiu plendo, ankaŭ min disbatis multe angor´, Estis longa nokto, nun la tempo helas tamen daŭras en mia sento ĉi kanzon´. Venu nun la espero, venu tuj al mi, foriru la frosto, flugu bela bird´, Blovu vent´ la velon, muĝu la motor´, //Refreno:// >se mankas espero, amo flugas for´. (ree) Kiam mi estis infano, mi kalkulis, kiomaĝan min trafus jar´ dumil. Jar´ dumil montriĝis kiel pord´ malferma plenis je tiomaj revoj la estontec´. Tamen nun proksime de l´celdato, kiam denove atendo trudas sin. Ĉar la brilaj revoj venos malrapide, ĉar la mondo vivas nun en infanaĝ´. Venu nun la espero, nestu ĝi ĉe ni, Venu kvardekjara, venu ĝi dumil. Venu nun la espero, ajna ĝi kolor´ Verda, ruĝa, aŭ nigra Amon verŝu kor´, Amon verŝu kor´, Amon verŝu kor´. {{tag>kanto litero_v}}