====== Venu panjo ====== ^Muziko|rusa popola| ^Esperanta teksto|[[J. Murjxan]]| ^Tipo|adapto| ===== Teksto ===== Jam la tuta lumo iris for, Ne foriru ankaux vi. /:Venu panjo, venu panjo, — Venu, sidu plu kun mi. :/ Batas arbojn vento forta — Varman manon havas vi... /: Sidu panjo kaj rakontu: Kiel venas songx' al ni. :/ Se angxel' subite venos Kaj aperos apud mi — /: Venu panjo, venu panjo, Lin ekvidos ankaux vi. :/ Ne, mallumon mi ne timas, Mi ne tremas tute ja... /: Venu panjo, ne forlasu min Gxis mi estos granda jam. :/ {{tag>kanto litero_v hebrea popola}}