====== Venu rapide homoj ====== Origina titolo: **Forza venite gente** ===== Teksto ===== Venu rapide homoj al la cxefa plac', okazas vidinda spektajx": al patro cxion redonas Francisk'. Cxion, redonu cxion al mi! Jen al vi la mono, cxar gxi estas via nur; jen al vi: reprenu vian jakon el velur', gxin mi ne bezonas, mi vestigxos nur per sak'; jen la sxuoj: ili ne necesas al monahx'. Vestoj, pasinteco, familia nomo: for! Sxuldas mi nenion, ecx nuligxos la memor'. Ne plu estos domo, ne plu estos farnili'; havos mi nur patron, kies nomo estas Di'. Venu rapide homoj al la cxefa plac', okazas vidinda spektajx': al patro cxion redonas Francisk'. Fi, degenera fil' estas vi! Ne plu estos domo, ne plu estos famili', sed ne gravas, cxar vi scias, kio estos vi: filo de la vojo, kun en posxo la destin', vaga tra la mondo por gxin sperti gxis la fin'. Havas mi liberon kaj do estas mi person', kaj mi estas ricxa cxar ne estas plu bezon'. En la dorsosako la malsato kaj la gxoj'. Floroj de espero por mi floros laux la voj'. Venu rapide homoj al la cxefa plac': okazas vidinda spektajx': sian liberon elektis Francisk'. Fi, degenera fil' estas vi! Fi, degenera fil' estas vi! Kaj nun vi tre malsamos ol ni... {{tag>kanto litero_v itala}}