====== Venu tien ĉi (Vieni a stare qui) ====== ^Muziko|[[Franco FASANO]]| ^Esperanta teksto|[[Roberto PIGRO]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|[[Franco FASANO]]| ^Originala teksto|[[Fabrizio BERLINCIONI]]| Kanto prezentita en 1990 cxe la festivalo de Sanremo (Italio), kie gxi gajnis la duan premion. ===== Teksto ===== Venu tien cxi, tio por mi tre gravas. Mi atendis vin por min senti adolto kaj ne forjxeti min tiom vane. Sentas tion vi mem, ami min ne eraras, do eniru kiam ajn en mian solan koron, kie vi antauxe neniam logxis. Venu tien cxi, portu alian nenion, venu kaj cxe mi cxiutage estos tio, kion vi delonge sercxas. Kaj farigxos vi mia rilata punkto, kiel tagigxo, kiu por mi venas de l'mondfundo, de la cindroj de sunsubiro. Venu tien cxi, Mi kun vi kreskados, provu ami min, kiel mi jam vin amas. Vin bezonas mia animo. Ja provu ami min, Tion vi simple lernos. Vin bezonas mia animo. (Venu tien cxi) Kion vi atendas? Ho ho ho... Mi atendas. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://wikitesti.com/index.php/Vieni_a_stare_qui {{tag>kanto litero_v itala akordoj}}