====== Verda Ĉapo ====== //Kantas [[Gxanfranko Gxulio]]// ===== Teksto ===== Estis foje Cxapo Verda, bona knabo, multe lerta, diligenta novlernanto de la lingvo Esperanto. Dum li iras al la grupo renkontigxas kun la lupo dejxoranto sub servuto de la Brita Instituto, por la svingo kaj la lek' de la flago "junjon-gxek"! Kun oksforda tono diras la lupeg': "vi kien iras?" "Al la kurs' konversacia de la lingv' internacia, kaj neuxtrala kaj facila, por la tuta mond' utila!" - tuj respondas Cxapuleto kun en man' verda libreto; kaj, gxentile salutante, al la klub' ekiras lante. Sed la lupo pli rapide gxin atingas, kaj perfide ruze trompas l' instruiston, kiu perdas la ekziston formangxita unuglute de la lupo, kiu tute tuj kamuflas sin simile, kaj atendas tre trankvile. Tok! Tok! Venas Cxapo frape, kaj li haltas mire, gape... "Kiel grandaj la okuloj!" "Por kontrolo de l' reguloj." - diras lupo sen sxanceloj. "Kiel grandaj la oreloj!" - Verda Cxap' insiste provas. "Tiel auxdi bone povas mi pri kaz' akuzativa." Verda Cxapo plu naiva: "Kial estas busx' enorma, kiel granda pordo forna!" "Por vin mangxi ja pli bone!" Kaj la lupo, senpardone, salte kaptas Verdan Cxapon, mangxas korpon, mangxas kapon. Lin englutas dumminute, lin kruele voras tute, sxiras, macxas lin kun krako, gxis plenigxo de l' stomako. Kaj post tiu entrepreno, la lupeg', sen ia gxeno, vivis longe dumjarcente, tre felicxe kaj kontente. {{tag>litero_v kanto}}