====== Verda Folieto ====== ^E-teksto|[[Mikaelo LINECKIJ]]| Ukraina popolkanto. ===== Teksto ===== Ho, fingret' vundita doloras, Foliet' kuraci ne povas, Verda folieto ne povos, ne povos, Kiso de l'amato ekpovos. Knabo min vizitis sabate, Estis mia robo gladata, Estis mia robo gladata, gladata, Iris kun alia amato. Knabo min vizitis dimancxe, Sed najbaro nupton orangxis, Ho, najbaro nupton orangxis, orangxis, Kun alia knabo fordancis. Kiu estas svelta junulo, Kiu havas verdajn okulojn, Se mi igxos lia edzino, edzino, Amos lin je tuta animo. Kiu estas bela junulo, Kiu havas helajn okulojn, Mi al li ne donu laboron, laboron, Al li venos nur por amoro. {{tag>litero_v kanto popola ukraina}}