====== Verda ĝardeno ====== ^E-teksto|[[wpeo>Mikaelo_Bronŝtejn|Mikaelo Bronsxtein]]| ===== Teksto ===== — Cxu vi bluan birdon kaptadis per manoj? — Jen tiel laboris unuaj SEJM-anoj. Sed venis al ili amasa subteno, Do, fine aperis la verda gxardeno. Kaj venis decido, logike. natura: Sovaga gxarden' devas esti kultura! //Refreno:// >Jen, en verda gxarden', Ni sidas, ni multas, ni cxiuj auxskultas, Ni cxiuj auxskultas. La tuta gxarden' informigxis detale: Sovagxe, sed kurte kaj tre aktuale. Sed jen — kulturig' kun segil' absoluta. — Vi fartas tro ricxe! — aperis konkludo, — Kulturo postulas modestan sintenon! …Nun iu kaj iam ricevas Bultenon. //Refreno// Jen estis promes': — Dum kondicxoj kulturaj Abundos por ni eksterlandaj veturoj! Kaj estis korekto: — Por fari impreson Nur homoj konsciaj veturos Kongreson! — Sovagxa gxardeno, do — mankas konscio… Cxu iu veturis el vasta Rusio? //Refreno// Jen estis konata amik' Anatolo, Li SEJM-on donacis al verda popolo. Ni pensis: — Aperis martel' por amboso, Cxar jam Anatolo eklogxis en Moskvo. Sed tuj kulturigas aer' metropola, — Kaj perdis la vocxon amik' Anatolo. //Refreno// Jen estis Viktoro, amiko sincera, Li sucxis la mamon dum SEJM-a apero, Sed kreskis rapide, cxar havis racion: Prezidis, redaktis, ecx gvidis sekcion! Sed jen - kulturigo kun sperta toporo... — Hej, kie vi estas, amiko Viktoro? //Refreno// Kaj nun la gxarden' por rigardo ekstera Jam estas entute alia afero: Nun oni nin kombas, edukas kaj razas, Instruas, insultas, — ecx tio okazas. Kaj ni nur diskutas kun la pacienco: Cxu estas la fino, aux dauxras komenco… //Refreno:// >Jen, en verda gxarden'. Ni sidas kaj sidas, kaj sidas, kaj sidas — Nenien rapidas. {{tag>kanto litero_v esperanto }}