====== Verda hejmo ====== ^Bando|[[Asorti]]| ^Originala bando|[[Lynyrd Skynyrd]]| Adaptaĵo de la fama anglalingva rokkanto //Sweet Home Alabama// (1974) de la bando Lynyrd Skynyrd. ===== Teksto ===== Aŭtuno malrapide venas Paliĝas verd’ de la arbar’ Somer’ la varmon jam forprenas Silentos triloj de birdar’ En mazuraj arbaretoj En betula ombro ni’ Sidas kvazaŭ kolombetoj Ĝui ĉarmon de feliĉ’ //Refreno:// > Dolĉa hejmo Esperanto > Sub la blua ĉielfon’ > Verda hejmo Esperanto > la plej bela kaj plej bon’ Vintr’ la kambojn jam blankigas Sed mi revas pri printemp’ Ĉio en natur’ rondiĝas Pri somer’ jam kantas vent’ >//Refreno// Ni denove renkontiĝos Malgraŭ ke pasis somer’ Kaj denove enamiĝos En nebulo dum vesper’ >//Refreno// {{tag>kanto litero_v}}