====== Verda stelo ====== ^E-teksto|[[wpeo>Oskar Peters]]| Kantu laŭ melodio: „O alte Burschenherrlichkeit.” ===== Teksto ===== En tiu cxi solena hor' Eksonu nia kanto, Por ke ekflamu cxiu kor' Por nia Esperanto. La lingvo, kiu ligas nin Kaj kiu kunfratigas nin Por alta sankta celo De nia verda stelo! Amikoj alten tenu vi La signon de l’espero, Neniam forgesante pri La amo kaj la vero! Ekjxuru, ke vi gxis la mort', Ecx dum plej malfelicxa sort', Laboros por la celo De nia verda stelo! Fidelaj estu al la jur', Neniam flankigxante, Cxar ni per unueco nur Ekvenkos batalante! — Batalo ne timigu nin, Kontrauxe, gxi fresxigu nin Por alta sankta celo De nia verda stelo. Sed kiam foje vin labor' Tro forte eklacigos, Memoru, ke plezura hor' Vin certe revivigos! — Ni estu tial gajaj nun; Ecx se briladas nek la sun', Nek luno sur cxielo: Ekbrilu verda stelo! Sed ankaux ne forgesu ni La cxarmajn virinetojn, Cxar ili al la harmoni’ Donacas la rozetojn, Vivegu cxiu belulin', Akompananta gaje nin Sur vojo al la celo De nia verda stelo! Kaj fine nun el tuta kor', Dum flirtas la standardo, Dum tintas glasoj laux la mor', Elkriu ni kun ardo: Gxis eternigxos nia rond', Gxis ruinigxos nia mond', Vivegu nia celo, — Vivegu verda stelo! {{tag>kanto litero_v esperanto}}