====== Verdin’ ====== ^E-teksto|[[wpeo>William Auld]]| ^Origina titolo|Greensleeves| ^MIDI|{{:muziko:verdin.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:verdin.png}} {{youtube>mmh9__mI51g}} Vi min mistraktas, karulin’, Min forpelante sen kompat'; Mi jam delonge amas vin, Gxojante pri l'komuna sxat'. Mi staris preta kun ofer’, Por servi vin laux via vol'; Mi riskis pri la viv'kaj ter’, Vin sopirante per konsol’. Sin vestis mia servistar’ En verdo por aklami vin; Cxi tio bravis sen kompar', Sed vi rifuzis ami min. Nu, pregxos mi al bona Di', Ke pliheligxu la futur', kaj antaux mia morto vi min amos unu fojon nur. Verdin’ estis mia gxoj' Verdin’ plezurigis min, Verdin’ estis kora or’, Neniu krom Damo Verdin’. {{tag>kanto litero_v angla notoj midi akordoj}}